środa, 27 lutego 2019

Maj 2009

niedziela, 28 czerwca 2009
Mazi w Gondolandzie. Mazi en Gondolando.
piątek, 26 czerwca 2009
Fale. Ondoj.
Takie oto coś na lato, którego nie ma, zaczęłam dziergać z resztek Peoni. Nawet mi sie podoba. Ale aktualnie mam zaczęte 3 robótki, więc robię po trochu z każdej. Jeszcze nie wiem jak wykończę tę bluzeczkę, ale coś wymyślę. Tian bluzeton por somera vetero mi komencis triki, ecx la somero estas nevidebla: pluvas kaj pluvas, estas malseke kaj grize. la skemo, ecx placxas al mi. Aktuale mi trikas 3 ajxojn, do tio iomete dauxros. Ankoraux mi ne decidis kia maniere mi finigxos gxin, sed mi ion elpensos.
czwartek, 25 czerwca 2009
Tu bloguję. Cxi tie mi blogas.
Tak w tym miejscu spędzam zdecydowanie zbyt dużo czasu, po kilka godzin dziennie. Dziś też przeczytałam chyba wszystkie blogi robótkowe i aktualną prasę. Za oknem leje, więc pozostają prace domowe. Odpoczywam po wczorajszym pobycie w Poznaniu. Byłam na kontroli w poradni torako-chirurgicznej, jest dobrze. W drodze na dworzec w jakimś lumpexe, kupiłam 150 gram nowej włóczki za 3 zł, piękny wiśnowy odcień. Wracałam jak za komuny. W pociągu nogi nie było gdzie postawić.
En tiu cxi loko mi pasigas tro multe da tempo. Mi pensas, ke povas esti ecx kelkajn horojn tage. Ankaux hodiaux. Mi legis jam multajn blogojn pri la trikado kaj aktualajn jxurnalojn. Ekster la fanestro pluvegas, do mi povas fari nur hejmajn okupojn. Hieraux mi estis en la urbo Poznań, kie mi vizitis la klinikon, kaj tie la pulman kirurgon. Ili kontrolis min kaj diris, ke jam estas bone. La revena trajno estis ege plena, mankis lokon ecx por stari-tute kiel en komunisma tempo.
11:23, trikada
Link Komentarze (2) »
wtorek, 23 czerwca 2009
Przed kongresem w Białymstoku. Patricia Kaas i jej piosenki-esperantaj vortoj. Antaux la monda kongreso.

Pod koniec lipca w Białymstoku odbędzie się Światowy Kongres Esperanta na który zjadą Esperantyści z całego świata. Dlatego do tego czasu będę prezentować więcej informacji o tym co ciekawego się dzieje. Fine de julio en la pola urbo Bialistoko okazos la Monda Kongreso de Esperanto, venos cxi tie Esperantistoj de la tuta mondo. Pro tio, mi prezentos pli multe da informoj pri Esperanto kaj pri tio, kio interesa okazis en Esperantujo.

Patricia Kaas povas helpi popularigi Esperanton

Ĉi-jare Francion en la televida kantkonkurso de Eurovision reprezentos la fama kantistino Patricia Kaas. En sia retejo ŝi publikigis tradukon de sia kantoteksto en kvardeko da lingvoj - inter tiuj ankaŭ Esperanto. Jen elstara okazo por diskonigi Esperanton, opinias Dennis Keefe, kiu proponas sep konkretajn paŝojn, per kiuj esperantistoj povus utiligi la ligon inter la popularega kantkonkurso kaj Esperanto. En bona esperanta strategio, rapidaj reagoj necesas, sed ne sufiĉas, li atentigas - necesas ankaŭ pripensita strategio.
La retejo de Patricia Kaas  http://www.patriciakaas.net/eurovision2009/
Na tej stronie, można znależć również polskie wersje językowe tych przebojów.
Patricia Kaas povas helpi popularigi Esperanton
De tempo al tempo ni Esperantistoj legas ion en loka aŭ nacia ĵurnaloj pri nia lingvo, kio agrable surprizas nin. Ekzemple, antaŭ nelonge subite ekaperis artikoloj pri Esperanto kaj la Nobelpremio. Tiurilate niaflanke, en Francio, Henri Masson bone kaj rapide reagis disvastigante novaĵojn pri ĵurnalaj artikoloj kiuj publikiĝis eĉ sur la unua paĝo en kelkaj arablandaj ĵurnaloj en Norda Afriko kaj en Mezoriento. Ekde tiu momento malfermiĝis pordeto por la Internacia Lingvo en tiuj mondopartoj kaj aliloke, kaj pli vasta publiko estis pli preta aŭskulti nian mesaĝon. Ĝuste en tiu momento - nek antaŭe nek poste - stariĝis bona ŝanco por esperantistoj paroli pri sia lingvo, oferti kursojn, montri retpaĝarojn kaj eĉ kapti novajn membrojn por UEA. Sed tiu momento en kiu la oreloj de la publiko pretis favore aŭskulti nin rapide forpasis, kaj laŭ mia scio, ni ne plene kaptis tiun okazon profite je Esperanto.
Tiuj bonŝancaj momentoj povas alveni kiam ajn, kaj kutime kiam ili venas, ni tute ne estas pretaj reagi. Tamen, sciu, ke la kapablo rapide reagi faras fundamentan, strategian armilon en la batalo por antaŭenigi Esperanton aŭ iun ajn internacian movadon. Tiuj momentoj povas esti okulfrape grandskalaj, kiel en 1987, kiam la prestiĝa kaj populara revuo Time verkis tutpaĝan eseon pri Esperanto kun tuta traduko en Esperanto. Ĝi ankaŭ povas esti malgrandskala kaj eĉ nepozitiva, kiel kiam la prezidento de Ĉeĥio, Václav Klaus, deklaris Esperanton morta! Tiumomente, certe, esperantistoj reagis rapide al la mortanonco, sed tiu reago aŭ estis plejparte interna, inter ni, aŭ ĝi estis privata, inter ni kaj s-ro Klaus. Tiaj reagoj, eĉ se rapidaj, ne helpas multe nian aferon, se ili ne trovas eĥon en la ĝeneralaj amaskomunikiloj kaj ĉe la publiko.
Reago, por esti efika, devas esti kaj rapida kaj ankaŭ sufiĉe amaskomunikila, aŭ almenaŭ nekaŝita. Krome, eventuala reago devas iel prepariĝi antaŭ la okazo de la evento mem. Kvankam ni ne povas antaŭdiri kiam artikolo pri Esperanto estos sur la unua paĝo de granda aŭ prestiĝa ĵurnalo, tamen ni povas pripensi kion ni faros se tio okazos. Ĉi-rilate niaj plej bonaj amikoj por helpi al ni estus personoj kiuj profesie laboras aŭ laboris en la fako publikaj rilatoj. Tiaj personoj scias pli bone ol ni esperantistoj kiel verki artikolon por ĵurnalo, kiel publikigi bonan foton de esperantaj eventoj kaj kiel prezentiĝi televide aŭ paroli en radiaj intervjuoj. Ili scias kiel enigi favorajn artikolojn en dekojn kaj centojn da amaskomunikiloj.
Parto el la bona venonta strategio de Esperanto estas, laŭ mi, ke ni komencu serĉi tiajn personojn. Ke ni aŭskultu ilin. Ke ni invitu ilin al ĉiu diskutado pri kiamaniere antaŭenigi Esperanton. Ni esperantistoj havas bonajn ideojn rilate lingvajn problemojn. Ili, la publik-rilatistoj, konas la manieron vortigi bele kaj bone tiujn ideojn, kaj ili scias kiamaniere trovi la vojon por meti niajn belajn novaĵojn en amaskomunikilojn.
En nia serĉo de profesiaj publik-rilatistoj, ni evitu fakojn kiuj iel rilatas, sed ne helpos al ni rekte en nia afero. La fako merkatiko nur marĝene tuŝas publikajn rilatojn, do ni ne serĉu merkatikiston (eble tio persone dolorigas min iomete, ĉar mi instruis merkatikon en Francio ĉe HEC Paris!). Ĵurnalisto ankaŭ ne estas tia persono, kvankam li aŭ ŝi laboras en similaj kampoj, kaj ofte bona publik-rilatisto havas antaŭan karieron pri ĵurnalismo. Finfine, en nia serĉado, ni ne pensu, ke ni devas pagi multe por la servoj de publik-rilatistoj. Multe da bonaj publik-rilatistoj jam emeritiĝis kaj kelkaj el ili estas same idealistaj kiel ni. Multaj en tiu profesio eble nun serĉas internacian movadon kies idealoj kongruas kun iliaj. Ni helpu al ili trovi bonan internacian movadon, ĉi-kaze la nian!
Reagi, reagi rapide, vortigante kaj bildigante tiun reagon helpe de profesiuloj pri publikaj rilatoj estas tamen nur unu parto de bona reag-strategio. Bezonata estas ankaŭ la starigo de tuta kampanjo kiu sekvas la vortan kaj bildan amaskomunikilan respondon. Ekzemple, momentoj kiam Esperanto aperas pozitive (aŭ eĉ negative) en ĵurnaloj kaj revuoj, estas tre bona okazo lanĉi novajn kursojn de Esperanto, speciale provlecionojn multloke kaj en oportuna tempospaco. Estas ideala momento ankaŭ por starigi ekspozicion aŭ fari prelegojn ĉie kie eblas en urboj grandaj kaj malgrandaj. Finfine, ĝuste en tiaj favoraj okazoj estas la momento paroli kun ĉiuj kiuj povas malfermi pordojn por Esperanto en amaskomunikilejoj, lernejoj, universitatoj, urbodomoj kaj eĉ en naciaj parlamentejoj.
Se ni komencas pensadi iomete pli profesie, iomete pli venontece, iomete pli strategie kaj multe pli reage, ni povas rekomenci kreskigi tiun esperantan flamon kiu antaŭe bele fajris kaj nun tro feble flagras proksime de sia meĉo. Eble kelkaj esperantistoj pensas, ke efektive ni bezonas pli da profesiuloj en fakoj kiuj povas helpi nin realigi nian revon, sed ke bedaŭrinde nuntempe tio ne povas okazi. Mi parte konsentas kun ili, sed tamen eĉ se la idealismaj personoj ne abundas, ni povas reagi ofte, reagi rapide, kaj starigi efikan kampanjon post bona amaskomunikila novaĵeto rilate Esperanton.
Kaj eble nia momento ĵus alvenis...
El Francio venas novaĵo de Francis Soghomonian, ke la fama franca kantistino Patricia Kaas, kiu ĉi-jare partoprenas en la vaste rigardata kanzonkonkurso Eurovision, metis tutan tradukon de sia kanzono sur sian interretpaĝaron ĉe www.patriciakaas.net/eurovision2009 (surklaku la vorton paroles en tiu retejo por vidi la lingvojn inkluzive Esperanton). Ŝi kantos en la franca lingvo, sed en ŝia retpaĝaro ŝi profitas je la okazo por doni tradukojn en proksimume 40 lingvoj.
Nun estas la momento reagi al tiu bona novaĵeto. Ne poste. Sed kiamaniere? Bonaj publik-rilatistoj scius kion fari, sed sen tia persono, kion ni mem povas realigi NUN? Konkrete, kiel reagi kaj kian kampanjon starigi? Eble mi komencu per kelkaj el miaj propraj ideoj, kaj poste, vi, kara leganto, povas aldoni viajn. Mi volas substreki, ke miaj ideoj certe ne estas la plej bonaj, do mi volas kuraĝigi ĉiujn aldoni siajn.
Unue, en Francio, estus bona momento kunligi la kanzonon de Patricia Kaas kun provleciono de Esperanto por la ĝenerala publiko. Por reklami tiun kurson, la esperantistoj povas diri, ke ili faros specialan lecionon de la lingvo por kanti la kanzonon de Kaas en Esperanto! Bona strategio estus oferti la kurson en multaj lokoj, kaj poste por tiuj eventualaj gelernantoj kiuj volas daŭrigi la lernadon de Esperanto, oni povas starigi kurson en iu pli centra loko. Ne forgesu, ke gravas, ke tiuj novaj kursoj komenciĝu baldaŭ por koincidi kun la portempe plialtigita populareco de la kanzon-konkurso Eurovision.
Due, eble prepari prelegon pri muziko kaj Esperanto, kaj disdoni tiun informon al la ĵurnaloj. Akcentu la fakton, ke Esperanto havas multe da muziko kaj eble parolu pri Floréal Martorell, esperantisto kiu starigis Eurokkan kaj Vinilkosmon.
Trie, estas bona momento substreki la fakton, ke la monda rekordo por kanzonoj kantataj en fremdaj lingvoj estas de esperantisto kiu loĝas en Francio proksime de Tuluzo. Li nomiĝas JoMo.
Kvare, en aliaj landoj de la kanzon-konkurso vidu ĉu viaj konkursantoj havas propran retpaĝaron kun tradukoj de sia kanzono en aliaj lingvoj. Se jes, telefonu al ili kaj proponu, ke vi povas traduki la kanzonon ankaŭ en Esperanton, se ili metos ĝin sur la retpaĝaron.

Kvine, en ĉiuj landoj kie oni sukcesas meti novajn esperantajn tradukojn de la kanzonoj, oni povas sekve utiligi parton de la franca strategio: provlecionoj, prelegoj ktp. Ni memoru, ke reago eĉ rapida ne multe efikas se ne okazos posta kampanjo por starigi aldonajn eventojn ktp.

Sese, se vi loĝas en landoj de Eurovision kie oni kantas ne en la enlanda lingvo (laŭ mia enketo sur la retpaĝaro de Eurovision, nur 12 el la landoj kantas sole en sia enlanda lingvo), komenci kampanjon por demandi al viaj enlandanoj kial la konkursantoj kantas angle anstataŭ nacilingve. Diru, ke vi estas esperantisto kaj kiel esperantisto vi volas defendi ĉiujn lingvojn kaj kredas, ke estus pli bone se viaj enlandanoj kantus en via propra lingvo. Kompreneble, tiu kampanjo devas esti amaskomunikila por havi la plej bonan efikon.

Sepe, ni utiligu la nun nemalhaveblan retpaĝaron www.lernu.net Tie novaj lernantoj povas komenci kaj daŭrigi lerni Esperanton, kie ajn ili troviĝas kaj kiam ajn ili volas. Tre bona strategia armilo, speciale kiam lokaj grupoj mem ne povas starigi kursojn pri Esperanto en la ĝusta momento.

Resume, la novaĵo pri Patricia Kaas kaj la esperanta traduko de ŝia kanzono estas unu el tiuj bonaj novaĵoj kiuj plaĉas al ni esperantistoj. Novaĵoj tiaj donas al ni la impreson, ke ni progresas iomete en la bona direkto. Tamen por maksimume profiti je iu ajn novaĵo, ni devas esti pretaj reagi, kaj reagi fulmrapide se necese. Ne nur tio; ni devas aldoni strategian kampanjon kiu plukas la frukton de subite ekkreskanta arbo. Profesiuloj povas tiurilate multe helpi, sed intertempe ni mem devas agi. Kaj nun, konkrete, ni povas agi rilate la venontan Eurovision-kanzonkonkurson.
Fine, ĝis nun la disaj bonaj reagoj kiuj okazas en Esperantolando ne sufiĉe rekte tuŝas la tradiciajn esperantajn organizojn. Same internacie kiel lande kaj urbe mankas al multaj el niaj meritoplenaj asocioj la volo agi rapide kaj efike. Niaj organizoj estas, laŭ mi, ege tro ligitaj al la lasta jarcento kaj al la mondo tia kia ĝi estis antaŭ jardekoj. Ili organizas, ili administras, ili faras tre bonan kaj plenkoran laboron, sed ili atendadas - kaj kiam io grava okazas, ili reatendadas. Ĉio ĉi eble bonas kaj necesas, sed tute ne sufiĉas. Reaga strategio estas legitima temo por niaj legitimaj organizoj. Mi esperas, ke niaj plej aktivaj kaj brilaj esperantistoj ĉiu-estrare kaj ĉiu-kunvene demandos al si kion ili povos fari por efika esperanta strategio de nia jarcento, kaj kiamaniere ili povas strategie kaj rapide kampanje reagi.
Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinio

la noto laux http://www.liberafolio.org/2009/kaaskant
vortojn kaj muziko je la pagxo http://www.patriciakaas.net/eurovision2009


niedziela, 21 czerwca 2009
Z wełenki w kolorze ecru. De la laneto ...
Wełna 100%, druty 4,5 mm. Robiłam tę bluzeczkę z przeznaczeniem do kostiumu. Wzór bardzo prosty, więc robiło się szybko i przyjemnie.
La lano 100%. Mi trikis tiun cxi bluzeton por porti gxin kune kun la kostumo. La skemo estas tre facila, do oni trikis rapide kaj agrable.


obota, 20 czerwca 2009
Najładniejszy. La plej bela.
Prawdziwe cudo zobaczyłam na stronie Herbatki. Widziałam kilka wersji tego sweterka, ale najładniejszy jest tu:   http://herbimania.blogspot.com/2009/06/violet-o-rozanych-policzkach.html . Bardzo lubię zaglądać na ten blog, bo dzianiny cudne, a i czyta się bardzo przyjemnie. Szkoda, że nie udaje mi się skomentować, bo napisałabym swoje... ach i och! Schemat otrzymałam od Ali-poprzedni wpis. Mój będzie zielony-wełna 50%. A z turkusowej, też wełna, będzie duży szal, może z czapką, bo mam jej 5o dag. Co do zawartości koszyka to z czerwonej są już listki, a ecru, właśnie kończę robić.
Vere belegan svetereton mi trovisje la pagxo de Teeto. Mi jam vidis kelkajnversioj de tiu cxi modelo, sedtiu cxi estas la plej bela. Mi tre sxatas rigaddi kaj legi cxion, kion sxi prezentas, cxar la trikotajxojn estas eksterordinaraj kaj ankaux ege plezure oni legas. La skemon mi ricevis de ALa- antauxa enskribo. Mia estos de verda 50% lano. De turkisa estos granda sxalo kaj eble cxapo. De enhavo de tiu cxikorbo: de la rugxa jam estas bluzeto  kaj de la ecru nun mi trikas.

piątek, 19 czerwca 2009
Schemat. La skemo.
Dziś, dzięki uprzejmości Ali z blogu   http://alla-alla.bloog.pl/title,hand-made-by-alla,index.html dostałam schemat wzoru, który bardzo mi się spodobał. I myślę, że jak tylko skończę  ecru, to się zabiorę za następny, chyba będzie zielony, choć niekoniecznie identyczny.
Hodiaux dank al Alla de la blogo  http://alla-alla.bloog.pl/title,hand-made-by-alla,index.html, mi ricevis tiun cxi skemon, gxi tre placxis al mi. Mi pensas, ke tuj post kiam mi finos la ecru sveteron, mi komencos triki verdan kun tiu cxi skemo, ecx mia ne estos identa.
poniedziałek, 15 czerwca 2009
Bluzeczka lila-róż gotowa. Bluzeto
Druty 3 mm. Akryl "Peonia". La trikolojn 3mm. Akrylo.
niedziela, 14 czerwca 2009
Dzierganie jest trendy. Trikado estas moda.
14 czerwca to Dzień Dziergania w Miejscach Publicznych. Dzierganie wcale nie jest nudnym zajęciem dla babć i starych panien. A na drutach czy szydełku można zrobić nie tylko ciepłe skarpety albo szaliki. Przekonaj się!
za   http://blog.onet.pl/ i tam        http://blog.onet.pl/goracy_temat.html
La 14-an de junio okazas la tago de la trikado en la publikaj lokoj. Trikado tute ne estas malfacila, nek estas enua okupo, por avinjoj kaj maljunaj frauxlinoj. Oni povas je krocxetilo kaj je trikolojn fari ne nur varmajn sxtrumpetojn aux sxalon. Vi povas mem provi!
piątek, 12 czerwca 2009
Peonia w kolorze lila-róż. En la violet-roza koloro.
Na razie tylko mały kawałeczek pleców. Zamierzam zrobić bardzo prostą letnią bluzeczkę. Włóczka "Peonia" leży u mnie od czasów, chyba prehistorycznych. Ostatnio robiłam długie wycieczki po wszelakich blogach i zachorowałam na cieńki jak mgiełka szal, może chustę a, że w moich zapasach tak cieniutkich wełenek nie mam, więc mam świetny powód wyjazdu do miasta, czego nie omieszkam uczynić, za chwilkę.
Tiu momente nur malgranda parto de malantauxo de mia somera bluzeto. Mi intencas fari rektan someran bluzeton. Tiu cxi akrilo estas cxe mi jam ege longa tempo. Lastatempe rigardante diversajn pagxojn pri trikado mi rimarkis tre maldikajn belegajn sxalojn kaj tukojn, ili ege placxas al mi. En miajn  provizojn mi havas neniajn tiel maldikajn lanetojn,do estos bona kauxzo por veturi al la centro de la urbo, kaj tion mi certe faros post memento.
P.S. Kupiłam"Samarę", piękny oliwkowy odcień zieleni. Miu acxetis la lanon, kiu nomigxas "Samara", tre bela verde-oliva koloro.
środa, 10 czerwca 2009
Ogrodowo. Gxardene.
Nie samym dzierganiem żyje człowiek! a szkoda... Od 2 dni, dzięki temu, że jest pochmurno robię porządki w ogrodzie, a jest co robić. Dziś zrobiłam sobie przerwę, choć jeszcze sporo zostało. Tak mnie po tych pracach porządkowych wszystko boli, że muszę odpocząć. Ogródkiem pochwalę się oczywiście. To młody ogród, bo powstał dopiero przed 4 laty. Wcześniej był tu plac budowy. Mi ne okupigxas nur pri trikado. De 2 tagojn , dank al tio, ke estis sensuna vetero mi ordigis mian gxardenon, kaj tie estas multe por laboro. Post tiu laboro cxio doloras min, do hodiaux mi pauxzas por ripozi iomete.La gxardenon mi montros, kompreneble. Tiu cxi gxardeno estas tre juna, cxar ni kreis gxin antaux 4 jarojn. Pli frue cxi tie estis konstruplaco.  Na poczatek kwiaty-pergola z clematisem, który pięknie zasłania nas od ulicy i róża, którą kiedyś moja mama dostała na dzień kobiet. Była w doniczce, zwiędła i miała być wyrzucona, ale wsadziłam ją , licząc na to, że może się przyjmie. Ma już 2 lata, rośnie i wygląda super. Komence la foto kun clematiso kaj roza arbeto.
Za pergolą część warzywna, a jest tu wszystkiego po trochu. Malantaux la clematisoj estas legomoj, multajn...
Zielony groszek. Verda pizeto.
Kalarepa i skorzonera.  Legomoj.
Patisony, kabaczki. De la kukuma kaj kukurba familio.
Rzodkiewki, buraki, marchew, sałata, pomidory i truskawki. Rafanetojn, betoj, karotoj, salatoj, tomatoj kaj fragoj.
Poziomki. Fragetojn.
Grusza, która po miesiącu od właściwego kwitnienia, zakwitła raz jeszcze.  Piroarbo, kiu post unu monato post la unua florado, floris ankoraux foje. Wiele z posadzonych kwiatów jeszcze nie kwitnie, ale i tak mi się podoba. Multe de  plantitajn florojn ankoraux ne floras, sed krom tio, jam estas bele.
poniedziałek, 08 czerwca 2009
Gotowy "JOY". JOY estas preta.
Joy-a skończyłam, robiłam go długo. Jest bardzo cieńki-trochę przypomina grubością i fakturą kaftaniki jakie kupowało się kiedyś w NRDJest bardzo wiotki i to sprawia, że układa się jakoś tak dziwnie. Wcześniej nigdy nie miałam  na sweterku aż 350 oczek! Mimo to nie jestem pewna czy nie okaże się (po wyschnięciu)  za mały.
JOY mi jam finigxis, mi trikis gxin longe. Gxi estas ege maldika, mola , dismetas sin iomete strange. Antauxe trikante ion, mi neniam havis je la trikolo 350 da okuletojn. Krom tio mi ne havas certecon, cxu kiam gxi estos tute seka okazos en gxusta grandeco?
Dzisiaj robię małą przerwę w dzierganiu. Idę do ogrodu, trzeba wykorzystać moment, że nie pada i coś tam zrobić. Jest pochmurno, więc moja skóra jest dość bezpieczna. Hodiaux mi ne trikas. Mi iros al mia gxardeno, oni devas uzi la momenton sen pluvo, por ion fari. estas sen suna vetero, do mia hauxto estas sekura.  Od jutra zacznę bardziej letnie dziergotki i mam nadzieję, że jeszcze je ponoszę, że pogoda za oknem to nie jesień. De morgaux mi komencos triki ion pli someran kaj mi esperas, ke ankoraux mi sukcesos iometevestigxi en gxi kaj , ke la vetero estos pli someta ol auxtuna.
czwartek, 04 czerwca 2009
Co z tego zrobić? Kion fari de tio?
Mamę odebrałam ze szpitala, siedzę przy niej i pilnuję. JOY-a dłubię, choć grubość, a raczej cieńkość tej bawełny jest okrutna. Na Joy-u zrobiłam zdjęcie innej bawełny. Składa się z 2 nitek. Jedna grubsza tasiemkowa, różowa i druga nieregularna, cieńka różnokolorowa. Próbka na drutach 4mm. Mam tego 60 dag i nie mam na to pomysłu. Może ktoś podpowie, bo już kilka razy się do tego przymierzałam i nic z tego nie wyszło. Oczekuję na propozycje...
Mia patrino estas jam hejmen post sxia restado en hospitalo.Mi trikas JOY, gxi havas tre maldikan fadenon, do oni faras tre malrapide. Sed mi prezentas alian kotonon. La provon mi faris je la trikolojn 4 mm , estas 60 dag. Mi ne havas koncepton, kion fari de tiu cxi kotono. Eble iu havas ian interesan proponon?
środa, 03 czerwca 2009
Błękitny JOY i telewizja esperancka. Blua JOY kaj esperanta televido.
Mamę mam nadal w szpitalu, jednak to następny udar. Dziś lub jutro ja wypiszą. Stłuczka okazała się mało istotna, drobne draśnięcie. Ja otrzymałam dopuszczenie do pracy-od września, choć mam sporo obaw... tyle to bieżących życiowych wieści na dziś.
Mia patrino plue estas en hospitalo pro jam sekvonta cerba apopleksio. Hodiaux aux morgaux sxi revenos hejmen. Auxta akcidento okazis malgranda, nur malgranda signo cxe malantauxa parto.Kaj mi ricevis medicinan ateston, ke de septembro mi povos reveni al mia faka laboro, mi timas tion,,,sed por hodiauxa tago estas cxiujn vuivajn scigojn.

Początkowo szukałam wzoru. Pomógł mi Kocurek, podsyłając linka. Po obejrzeniu stwierdziłam, że u Kocurka na zdjęciu wzór jest dużo lepiej widoczny. Powiększyłam zdjęcie i według niego dłubię. Mój JOY będzie z bardzo cieńkiej bawełny. Druty 2,5 mm. Wychodzi cienizna, ciekawe jaki będzie efekt końcowy, bo już teraz widzę, że z 3 elementów w oryginale u mnie wyjdzie 4-5.
Komence mi sercxis skemon. Helpis al mi "Kocurek" sendante la adreson. Post trarigardo mi konstatis, ke sur sxia foto la skemo de tiu cxi bluzeto estas pli bone videbla. Mi pligrandigxis tiun foton kaj laux gxi mi trikas. Mia "JOY" estos de tre maldika kotono. La trikoloj 2,5 mm. Interese , kia estos fina efiko, cxar nun mi jam vidas, ke 3 elementojn de la skemo ne suficxos por fari tutajxon. En oryginala versio estas 3.

I dobre wieści dla mówiących w Esperanto. Bonaj sciigojn por esperante parolantaj.
----- Original Message -----
From: "Centra Oficejo de UEA" <ueaviva@co.uea.org>

Sent: Monday, June 01, 2009 9:34 PM
Subject: Filmjhurnalo kaj reta kinejo de UEA

UEA lanchis novajn servojn en Interreto. Meze de majo aperis la unua
numero de "UEA viva", 10-minuta filmjhurnalo kun raportetoj pri
aktualajhoj en UEA, TEJO kaj la Centra Oficejo, pri novaj libroj, ktp. Jam
aperis du numeroj.

Iom pli frue ekfunkciis reta kinejo, kie eblas jam spekti programerojn de
la aprila Malferma Tago de la CO kaj historiajn dokumentojn pri la unua
IJK en 1938 kaj pri IJK kaj UK en 1959. Iom post iom oni aldonos aliajn
filmojn.
Światowy Związek Esperanto na żywo  "UEA viva" trovighas en http://www.youtube.com/UEAviva

Internetowa telewizja La reta kinejo trovighas en http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video

La aperritmo de numeroj de "UEA viva" kaj de novaj filmoj en la reta kinej
dependos de ilia populareco. Mi invitas vin regule rigardi ilin kaj
diskonigi ilin! Oni povas finance subteni la produktadon de tiuj novaj
servoj per donaco al la konto "video" che UEA. Koran dankon!

Osmo Buller
ghenerala direktoro de UEA
08:41, trikada
Link Komentarze (1) »

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz